Kiel enmovadigi la Esperanto-lernantojn de Duolingvo?

Kiel enmovadigi la Esperanto-lernantojn de Duolingvo?
=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 737
2018-06-13
=================================================================
Pli ol 1,7 milionoj da homoj eklernis Esperanton per Duolingo. Sed kie estas tiuj lernantoj? Multaj el ili eble rezignas pri la lernado pro multaj kauzoj, interalie, char ili ne sukcesis starigi personan kontakton kaj amikecan rilaton kun esperantistoj en siaj loghurboj.

Pro tio UEA farighis partnero de Duolingvo. UEA helpos trovi evento-gastigantojn, kiuj jam bone konas Esperanton, kaj Duolingo prizorgos invitojn al tiaj lokaj eventoj por lernantoj, kiuj iom progresis en la Esperanto-kurso.

Gastigantoj estas volontuloj, kiuj organizas interesajn, agrablajn eventojn, kie Esperanto-lernantoj de chiuj niveloj lernas kaj amuzighas kune. La eventoj povas esti diversspecaj, ekzemple babiladaj rondoj, studgrupoj, ludaj au muzikaj renkontighoj en via loka klubo au kafejoj, au promenadoj en urboj au en naturo.

Ni jam komencis traduki la evento-retejon de Duolingo al Esperanto, por ke chiuj esperantistoj povu gastigi eventojn, diskonigi ilin per Duolingo kaj akcepti novajn lernantojn. En chi tiu unua, prova fazo ni precipe serchas volontulojn, kiuj krom Esperanto regas la anglan au la hispanan, la du nunajn kurslingvojn.

Se allogas vin la ideo organizi eventojn kaj gastigi novajn Esperanto-lernantojn per Duolingo, bonvolu kontakti Emilio Cid .