Somera renkontiĝo en T-gubernio

Somera renkontiĝo en T-gubernio

Sub brilanta suno kaj agrable blovetanta vento kolektiĝis aro da geamikoj en la somera kabano de Sten Broman kaj Kirsti. La malgranda pergolo kun blanka punta kurteno kaj ampelopso ofertis agrablan ŝirmon kontraŭ la lumo. Ĉirkaŭ 15 personoj, kun diversaj alven- kaj forirtempoj, de la aktivadaj regionoj de Sten - Örebro kaj Skövde kun ĉirkuaĵoj - kolektiĝis dum kelkaj horoj. Partoprenis ankaŭ la sekretario de SEF, Ann-Louise Åkerlund, hazarda gasto ĉe Vättern.

Oni inspektis la etan ĝardenon kun maturiĝantaj ĉerizoj, babilis kaj invititaj endome plenigis la stomakojn per vegetaraj hamburgoroj. Sekvis tradicie de tiaj aranĝoj frukta salato kun batita kremo. Ne sufiĉe: Kirsti ofertis ankaŭ kafon kun kukoj por konsumi en ĉambro aŭ pergolo.

Tro frue estis tempo foriri por ke Ann-Louise ne malkaptu la sudirantan trajnon de Töreboda.