Salutmesagho de Unesko al la partoprenantoj de la 103-a UK

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 744
2018-08-06
=================================================================

Lisbono, la 29-an de julio 2018

Mi estas felicha povi sendi chi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio.

Vi havas la shancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruighis en vojkrucigho kun diversaj kulturoj, urbo malfermita al la mondo, tutokcidente en la Iberia duoninsulo.

Mi ne dubas, ke tiu elstara kadro sukcesos inspiri al vi fruktodonajn intershanghojn.

Kiel vi scias, Unesko subtenas la instruadon de Esperanto ekde multaj jaroj.

Estas fakto, ke nia Organizajho dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj.

La cemento de chiuj tiuj valoroj estas la kapablo dialogi, auskulti, interkomunikighi.

Lingvoj estas la vektoro, kiu ebligas tiun dialogon; ili konsistigas do la esencan ilon por atingi la celojn, kiujn ni devas konkretigi, kaj same por defendo de niaj valoroj.

Ni devas defendi la lingvojn, chefe la maloftajn lingvojn, la indighenajn lingvojn, pri kiuj ni scias nuntempe, ke ili malaperas en ritmo de unu malapero dufoje monate. Tio estas giganta perdo por la homa heredajho. Ni devas plie defendi plurlingvismon en la instruado per adekvataj publikaj politikoj, sed ankau en la virtuala spaco de la Reto, tiel ke plu vivu la lingva kaj kultura diverseco en chiuj homgrupoj. Gravas, ke chiu sukcesu esti en kontakto kun sia historio, sia identeco kaj la simbolaj resursoj de sia origina etno.

Tiu agado de Unesko ankau estas VIA agado. Char Esperanto ne volas forvishi la grandan kvanton da parolataj lingvoj en la mondo; male ghi reprezentas taugan ilon por komuniki en respekto de chiuj lingvoj, chu minoritataj, chu de la plimulto. Ghi ebligas ekziston de homgrupo de parolantoj sendependaj de iu ekonomia, politika au kultura hegemonio.

Paroli Esperanton estas alten iri kaj atingi kosmopolitikan konscinivelon, esti mondcivitano – sen forlasi siajn apartajn ligojn.

Via elektita temo por via kongreso en tiu chi jaro estas: "Kulturoj, lingvoj, tutmondigho: kien nun?"

La elektenda direkto certe estas tiu, kiun via Movado kaj nia Organizo montras de jaroj: engaghighi pli kaj pli por savi kaj vivteni tiun esencan parton de la nemateria homara heredajho: la lingvojn. Defendi la lingvan diversecon kaj kuraghigi al plurlingva edukado.

Tiel ni sukcesos konstrui mondon pli malfermitan, pli inkluzivan kaj pacan.

"Multaj vochoj, unu mondo" – jen la slogano de nia fame konata organo Unesko-Kuriero.

"Multaj vochoj, unu mondo", tiel tradukighas al Esperanto tiu idealo, kiun vi kaj ni havas – kaj kiu staras sur la versio de nia revuo, kiu nun aperas en Esperanto: Unesko-Kuriero.

Finfine mi volas transdoni, nome de Unesko, elkorajn bondezirojn pri la sukceso de via Kongreso.

Audrey Azoulay, ghenerala Direktorino de Unesko
                       * * * * *