Esperantopioniro el Helsingborg

Membroj de Klubo Esperantista de Helsingborgo dum sia unua renkontiĝo post la somero vizitis la tombon de G H Backman, memore al lia morto antaŭ 90 jaroj.

Gustav Henrik Backman naskiĝis la 4-an de aprilo 1867 kaj mortis, nur 61-jara, la 14-an de julio 1928. Li estis kurac-gimnastikisto (fizioterapisto) kaj loĝis interalie en Ramlösa Brunn. Li fondis la unuan esperantoklubon en Helsingborg, jam antaŭ la fondiĝo de Sveda Esperanto-Federacio (en decembro 1906).

Dum la Esperanto-Tago en Stokholmo 1916 Backman rakontis pri sia esperantistiĝo. Li kuŝis en malsanulejo, kie la kurcistoj konsideris lin ”neriparebla” (laŭ liaj propraj vortoj). En la lito li komencis studi esperanton kaj la rezulto estis ke li resaniĝis.

Backman eldonis 4 lernolibrojn, la unuan jam en 1892, post kontakto kun Zamenhof. Pri tiu libro la konata kaj agema Paul Nylén skribis en sia nekrologo pri Backman, ke li antaŭ 36 jaroj ekvidis ĝin en libreja fenestro en Falun, aĉetis kaj fariĝis esperantisto. Krom la lernolibroj li eldonis vortarojn kaj tradukis La konscienco riproĉas de Strindberg.

Eble pro la kontaktoj kun Backman Zamenhof decidis viziti Helsingborgon en aŭgusto 1908, lige al sia vojaĝo al Danio post la UK en Dresdeno.

Backman nelacigeble agadis, konstante gvidis kursojn kaj propagandis ĉiumaniere. Li en 1909 faris propagandan vojaĝon en Germanio kune kun grupo de knabinoj, kiuj senpage studis esperanton ĉe la geedzoj Backman. Li klopodis eldoni la gazeton Esperanto-Folket 1911-1912, aranĝis en 1911 en Helsingborg la unuan landan kongreson ekster la ĉefurbo kaj estis tre aktiva en la aranĝado de la unua Skandinava Kongreso de Esperanto en Gotenburgo en 1918. Dum la printempo antaŭ sia morto li donis esperantolecionojn per la radio.

Dum la sveda kongreso en Helsingborg 1943 la prezidanto de SEF, Paul Nylén, parolis ĉe la tombo de Backman. Same faris en 2012 nia tiama prezidanto Roland Lindblom.

Jill kaj Ann-Louise