Agadplano por Amikoj de Esperanto

La retejo www.esperanto.net havas tradukon en 66 lingvoj, el tiuj nur 14 jam estas en la nova versio, kiuj varbas Amikojn de Esperanto.  La retejo estas ankoraŭ en prova fazo sed jam preskaŭ 500 homoj aliĝis al tiu kategorio. Google emas montri la retejon en la unuaj pozicioj de serĉadoj, ĉar la serĉadoj en ĉiuj lingvoj 66 lingvoj plialtigas la prestiĝon de la retejo.


Traduko kaj plibonigo de la tekstoj al pluraj lingvoj.

Ni bezonas volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Rimarku, ke ni ne petas laŭliteran tradukon, sed adapton de la baza teksto en Esperanto.  Ni sugestas, ke oni kreu laborgrupojn por tradukado kaj plibonigo de la tekstoj, preferinde kun la partopreno de la koncerna Landa Asocio.  Se vi volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu kontakti nin.

Ĝisdatigo de la mondmapo

Bonvolu viziti http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontrolu la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon serĉatan.  Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia formularo:
http://tinyurl.com/mondmapo

Kontakto kun Amikoj de Esperanto

Preskaŭ 500 homoj atendadas nian kontakton. UEA sendos serion da du-lingvaj mesaĝoj kun informoj pri nia lingvo kaj movado al ĉiuj Amikoj de Esperanto.  Ni jam havas plurajn sugestojn pri tiuj mesaĝoj, sed ni devas ankoraŭ plibonigi kaj ordigi tiujn tekstojn laŭ konvinka kapablo.  Se vi volas partopreni tiun laborgrupon, bonvolu viziti la tekstojn https://goo.gl/v8W74i kaj https://goo.gl/UNqMbF , kaj kontakti nin.   


Varbi landajn kunlaborantojn

Bonvolu plusendi tiun mesaĝon al viaj enlandaj grupoj kaj landa asocio.


Dankon


Emilio Cid

Estrarano de UEA pri informado

cid.emilio (ĉe) gmail.com