Esperanto estas sukceso che Duolingo!


Esperanto estas sukceso ĉe Duolingo!      

Nuntempe 780 mil homoj aktive lernas Esperanton per Duolingo, sed ekzistas potencialo por multaj aliaj, ĉar Duolingo estas la plej granda virtuala lingvo-instruilo en la mondo, kun 300 milionoj da lernantoj.

UEA iĝis partnero de Duolingo por enkonduki lernantojn de Duolingo al la loka movado. Ĉiu esperantisto povas iĝi Duolingo-ambasadoro kaj krei eventojn en tiu platformo. Kiam lernanto de via regiono atingas la finon de leciono, tiu vidos Duolingo-reklamon invitante al via evento.  En la mondo nun ekzistas 790 Duolingvo-grupoj, el tiuj 95 (12%) en Esperanto.

Lernu kiel partopreni: http://www.gazetaro.org/duolingo  

Se via grupo jam estas en Duolingo, bonvolu indiki al ni ĝian adreson.

dankon

Rodrigo Tavares - kunordiganto de UEA pri esperantaj eventoj en Duolingo
Emilio Cid - Estrarano de UEA pri informado