Facila radio-programo

Ĉiusemajne aperas en la retejo de El Popola Ĉinio tri-minuta facila radio-programo. Ĝi estis farita por helpi al komencantoj progresigi sian aŭd-komprenon kiam ili komencas lerni Esperanton. La programo elektas aktualajn novaĵojn tra la mondo kaj klopodas prezenti ilin per facilaj vortoj por helpi al la aŭskultantoj kompreni la enhavon de la novaĵo. Ni renovigas la programon ĉiusemajne, kaj ni deziras, ke ĝi plaĉos al vi!

Vi povas legi la tekston de la unua facila dissendo, kaj aŭskulti la programon, ĉi tie. https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/printempa-festo/

Chen Ji

uea.facila.org

Facila radio-programo

 

Chen Ji loĝas en Pekino, esperantistiĝis en 1999. Nun ŝi laboras por la portalo El Popola Ĉinio, kiu ĉiutage liveras freŝajn novaĵojn per Esperanto. 

~~~

renato corsetti,   

22, St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE

tel. +44(0)7399273515