Forpaso de Ole Blaust

Karaj samideanoj,

  Tiu ĉi mesaĝo venas por informi vin pri la forpaso de nia amata amiko kaj samideano Ole Blaust. Mi sendas ĝin pro peto de lia edzino Zita. Dum longa tempo tiu okazaĵo prognoziĝis de doktoroj, kaj certe li fartas pli bone nun, libera de malsana korpo.

  Mi do volas inviti vin kaj eventuala kunulo al lasta renkontiĝo kun li, dum kiu mi planas ke ni havu pacan tempon kune, kaj rememoru pri li.

  Ole neniam estis ŝatanto de floroj, sed jes de homoj kaj de utilaj iniciatoj. Tial mi proponas, ke se vi havis intencon aĉeti florojn por li, bonvolu uzi tiun rimedon por sendi monhelpon al institucio de la Kuracistoj Sen Landlimoj - https://msf.dk/

  La ceremonio okazos venontĵaŭde, la 9an de majo ĉe Helligaandskirken, Niels Hemmingsens Gade 5, 1153 København.

Gert Bolten Maizonave