Invito al la nova forumo


Kunlaboru mondvaste, UEA-forume!


La Estraro de UEA, klopodante igi la asocion pli demokratia kaj ag-kapabla, lanĉas novan retan kunlaborejon por faciligi kontaktojn, kundiskutadon, kunplanadon kaj kunordigon sine de la asocio.   Per ĉi tiu nova forumo, estraranoj, komitatanoj, komisionoj, fakaj asocioj kaj membroj de UEA povos lanĉi ideojn, proponojn, projektojn kaj laborgrupojn. Iom post iom, ni esperas kreskigi etoson de reciproka fido, entuziasmo kaj kunagemo por konkretaj celoj.   


La forumo enhavas plurajn elementojn por subteni tiun evoluon. Interalie, la legantoj povas doni poentojn al la komentoj kaj tiel la komunumo mem elektas la plej bonajn ideojn.  Estraranoj kaj aliaj ofichavantoj mem paroprenos la diskutojn. Kiam la debato ĉirkaŭ propono aŭ projekto estos matura, la konkludoj povos eniri la agadplanon de la koncerna estrarano, aŭ esti portitaj al la Komitato aŭ Estraro por plia diskutado.


Per la langeto RETEJO vi vidas forumon laŭ pluraj kategorioj, rubrikoj, kaj subrubrikoj.  Per la langeto AKTIVADO vi vidas la lastajn afiŝojn aŭ komentojn.  Eblas ankaŭ uzi la serĉilon kaj ŝalti sciigojn al via retadreso pri novaĵoj en temoj, kiuj interesas vin.   


Ĉiuj homoj rajtas legi la forumon sen la neceso registriĝi.  Por komenti la afiŝojn vi devas registriĝi, sed vi povas fari tion tre rapide per via profilo de Facebook, Google, aŭ Twitter.    Nur membroj de UEA rajtas krei novajn temojn.


Ni invitas vin aliĝi al la forumo per la adreso https://forumo.uea.org/.   Vi estos unue en la kategorio VIZITANTO, sed post kelkaj tagoj ni altrangigos vin al la kategorio MEMBRO.


La forumo estos en prova fazo dum tri monatoj kaj ni petas, ke vi lasu vian opinion ĉe la fadeno Kion vi opinias pri nia forumo por plibonigi ĝin.


La Estraro de UEA