Fwd: [Nova afiŝo] Prezidento Trump diskonigas Esper





Redakcio afiŝis:"Donald Trump, la prezidento de Usono, dimanĉe nomis sian novan defendministron Mark Esperanto. La teksteto, kiun Trump skribis en Twitter, ricevis vastan atenton kaj eĉ aperis parodia, esperantlingva Twitter-uzanto kun tiu nomo. La esperantlingva konto ta"

Nova afiŝo ĉe Libera Folio

Prezidento Trump diskonigas Esperanton

de Redakcio

Donald Trump, la prezidento de Usono, dimanĉe nomis sian novan defendministron Mark Esperanto. La teksteto, kiun Trump skribis en Twitter, ricevis vastan atenton kaj eĉ aperis parodia, esperantlingva Twitter-uzanto kun tiu nomo. La esperantlingva konto tamen estis rapide blokita de Twitter.

Prezidento Trump. Fotoj: La Blanka Domo, Ziko.

Donald Trump, la prezidento de Usono, estas konata interalie pro sia neantaŭvidebla konduto en la socia retejo Twitter, kie li regule skoldas siajn kontraŭulojn, akuzas kritikajn ĵurnalistojn pri "falsaj novaĵoj" kaj abunde citas siajn apogantojn.

La prezidento evidente ofte publikigas siajn skribaĵojn spontanee kaj sen anticipa kontrolo, kio regule kondukas al diversaj misaĵoj, interalie pri la nomoj de la menciataj personoj. Dimanĉe la 20-an de oktobro Donald Trump publikigis mesaĝon, kiu fulmrapide kaptis la atenton de liaj 66 milionoj da sekvantoj en Twitter:

Mark Esperanto, defendministro: "La batalhalto estas tre bone observata. Estas kelkaj negravaj interpuŝiĝoj, kiuj rapide finiĝis. Novaj regionoj estas repopolataj per la kurdoj." Usonaj soldatoj ne estas en batala aŭ batalhalta zonoj. Ni sekurigis la Nafton. Reportas la soldatojn hejmen!

Multaj certe trovos interesa la konfeson de la prezidento pri tio, ke por li la celo de la milito en Sirio estas "sekurigi la nafton", kaj rimarkinda estas ankaŭ la eŭfemisma priskribo de la etna purigado okazanta ĉe la limo de Sirio kontraŭ Turkio. Sed plej neatendite tamen estis, ke la prezidento donis al sia defendministro la nomon "Esperanto".

La vera nomo de la defendministro estas Mark Esper, kaj post kelkaj horoj la erara afiŝo de la prezidento estis diskrete forigita, dum aperis nova skribaĵo kun la ĝusta nomo sed cetere grandparte la sama enhavo. Mankis tamen la promeso reporti la soldatojn hejmen.

Intertempe multaj usonaj amaskomunikiloj havis tempon amuziĝi pri la nova nomo de la ministro kaj memorigi la publikon pri aliaj spektaklaj fuŝoj de la prezidento en Twitter. Newsweek skribis ”Esperanto furoras kiam Trump misliterumas la nomon de sia propra defendministro Mark Esper” kaj atentigas, ke la afiŝo de Trump estis repepita milojn da fojoj antaŭ ol ĝi estis forigita.

Ankaŭ New York Times publikigis ampleksan artikolon pri la mispepo, kaj kompreneble la novaĵo baldaŭ estis raportita ankaŭ de alilandaj amaskomunikiloj, ekzemple la germana Spiegel.

Krome rapide aperis en Twitter parodia versio de la Twitter-konto de la defendministro, kun la nomo "Mark Esperanto". La konto estis klare markita "parodia", kaj la nova "defendministro" afiŝis en iom usoneca Esperanto:

Mi dankus ĝin, se ĉiuj ĉesus sekvi la fraŭdan Sekratarion-Defendan konton @EsperDoD kaj sekvi min. Mi nun estas sekretario pri defendo.

Libera Folio tuj gratulis la novan, esperantlingvan ministron kaj petis lian komenton pri la nomumo. Tamen, antaŭ ol Mark Esperanto havis tempon respondi, lia konto ial estis blokita de Twitter. Poste aperis almenaŭ unu plia parodia konto, kiu ne tuj estis blokita, sed tiu ne estas en Esperanto.

La mismencio de Trump pri Esperanto tuj kaŭzis kreskon de la vizitoj al la paĝo pri Esperanto en la anglalingva Vikipedio. En sabato estis malpli ol 2.200 vizitoj, sed en dimanĉo pli ol 6.000.

Redakcio | 2019-10-21 je 9:42 | Kategorioj: interreto | URL: https://www.liberafolio.org/?p=8355

Komenti    Vidi ĉiujn komentojn

Malabonu por ne plu ricevi afiŝojn de Libera Folio.
Vi povas ŝanĝi agordojn pri retpoŝto ĉe Administro de abonoj.

Ĉu alklako misas? Kopiu kaj algluu tiun URLon al via retumilo:
https://www.liberafolio.org/2019/10/21/prezidento-trump-diskonigas-esperanton/