Donaco: Koncerto de Manno Montana

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1004
2021-12-25


KONCERTO MANNO MONTANNA AMERIKE: INVITE AL MONTREALO

Kiel aldona jarfina donaco al la Esperanto-komunumo UEA proponas pere de sia Amerika Komisiono la koncerton “Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo”, spektebla ekskluzive en UEAviva: youtu.be/0wHNoXG7_Ug. En ĝi la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el Ameriko kiel speciala invito al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo en 2022. Aliĝi al la 107-a UK eblas ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo (plej favorpreze ĝis la 31-a de decembro 2021). Manno Montanna estas unu el la muzikistoj konsiderataj por la arta programo de la Universala Kongreso.

La elektitaj kantoj por la koncerto estas ĉiuj el amerikaj artistoj. Ili estas:

Dio, mi petas Vin (originala titolo: Solo le pido a Dios), verkita de León Gieco, famiĝinta en la voĉo de Mercedes Sosa (ambaŭ argentinanoj), en traduko de Manolo Pankorbo, Miguel Bento, Fernando Maia Jr. kaj Manno Montanna (tekstoj troviĝas ĉe la blogo Brazila Kolekto:);

Jolanda (originala titolo: Yolanda), verkita de la kubano Pablo Milanés, en traduko de Manno Montanna;

Haveno Soleco (originala titolo: Porto Solidão), verkita de la brazilanoj Zeca Bahia kaj Ginco, en traduko de Manno Montanna kaj Miguel Bento;

Himno al Rio Grande (originala titolo: Hino ao Rio Grande), verkita de la brazilano Simão Goldman, en traduko de Miguel Bento kaj Manno Montanna;

Blua bordel' (originala titolo: Boate azul), verkita de la brazilanoj Benedito Seviero kaj Aparecido Tomás de Oliveira, en traduko de Roger Gotardi;

Halleluja! (originala titolo: Hallelujah), verkita de la kanadano Leonard Cohen, en traduko de Ĵomart Amzejev.

UEA kore dankas al Manno Montanna pro la malavara divido de lia talento kaj al la blogo Brazila Kolekto, de la muzikisto Flávio Fonseca, kiu gastigas la tekstojn de la kantoj. Profite de la koncerto UEA deziras al ĉiuj belajn jarfinajn festojn. Ĝuu la koncerton kaj bonvenon al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo!

-

Aliĝilo: uea.org/kongresoj/alighilo (unua, plej favorpreza, aliĝperiodo ĝis la 31-a de decembro 2021).