Kvina Speciala Ekskurso (2023) en Nepalo

La Nepala Esperanto-Asocio anoncas la 11-tagan specialan ekskurson komencontan la 26an de februaro kaj daŭrontan ĝis la 8a de marto 2023. Ĉiuj nun scias ke NEspA okazigas la Himalajan Renkontiĝon ĉiun duan jaron. Ni pasintece okazigis la Himalajan Renkontiĝon post tia intervalo, sed pro diversaj kialoj la Renkontiĝoj eble estontece iĝos pli malregulaj. Post 2019, pro la Kovid-pandemio, ni ne sukcesis realigi la sekvan okazigotan. La Himalaja Renkontiĝo signifas plejparte piedvagadon en montaro, sed tio ne taŭgas al ĉiuj aĝgrupoj. Multaj samideanoj volas viziti Nepalon, sed hezitus fari tian marŝadon.  Jen do la kvina fojo en kiu ni okazigas ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj, atingeblaj per buso kaj situantaj en belaj pejzaĝoj, de kie famaj montaroj estas videblaj, ekz. al Ĉitŭan Nacia Parko, Pokhara (la plej fama turisma loko de Nepalo), Sikles (la plej bela kultura loko en Nepalo kie hejmrestado eblas) kaj Gorkha (historia montara urbo ligita kun la fondado de moderna Nepalo). La ĉefa celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la mondo kaj reciproke.

Laŭtaga Programo

26a de februaro : Alveno kaj enhoteliĝo

27a de februaro : Matena vizito al Baudhnath kaj Pasupathinath. Posttagmeza vizito al Patano

28a de februaro :  Ekskurso al Nagarkot, tre alta loko super la valo, de kie videblas preskaŭ ĉiuj montaroj de Nepalo se la vetero favoras; tranoktado tie

1a de marto:  Je la sepa horo matene forlaso de Nagarkot al Ĉitŭan Nacia Parko; ekskurso al etna vilaĝo posttagmeze 

2-a Observado de birdoj antaŭ matenmanĝo; veturado per kanoto kaj promenado antaŭ la tagmanĝo; elefantrajdo kaj ĝangala vizito per speciala veturilo posttagmeze

3a de marto : Je la 7a horo matene ekveturo al Pokhara, kaj tie ekskurso al diversaj lokoj de la valo

4a de marto: Vizito de diversaj aliaj vidindaj lokoj en Pokhara

5a de marto : Ekveturo  al Sikles kaj tranoktado tie

6a de marto : Ekveturo al Gorkha, turismado en la urbo kaj tranoktado

7a de marto: Ekveturo al kaj alveno en Katmanduo

8a de marto : Libera tago kaj adiaŭa vespero

9a de marto : Foriro

Por pliaj detaloj bv. kontakti la Nepalan Esperanto-Asocion: