Invito al du Esperanto-kursoj

1. pri la lingvo, 2. pri verkado de tekstoj - gvidotaj vive, en Interreto

kurso 1

Eraroj ne estas pekoj, sed… korektu ilin!  


Agrable kaj kuraĝe korektu ĉiajn malperfektaĵojn en via lingvouzo, sub gvido de sperta instruistino. Vi ricevos multe da helpo pri la individua uzado de la lingvo.

 

kurso 2

Kurso por verkistoj, ĵurnalistoj, aŭtoroj de blogoj kaj aliaj interesiĝantoj


Iuj verkantoj de tekstoj alfrontas lingvajn malfacilaĵojn, videblajn i.a. en iuj retpaĝoj, en kiuj estas publikigitaj beletraj aŭ aliaj tekstoj. Tiaj malfacilaĵoj ne malofte ĝenas redaktadon, ili estas ankaŭ obstaklo en beletra kreado. 

Jen tria okazigo de la sukcesa kurso el la pasintaj jaroj, destinita por verkantoj de diversaj tekstoj. La skribaj aktivaĵoj ampleksos leksikon, gramatikon, donos specialan atenton al sintakso kaj zorgado pri stilo. La programo respektos la individuan stilon de la partoprenantoj, okazos laboro pri ties disvolvado, krome, lernado per la stilo de modelaj verkintoj de la Esperanto-literaturo. La partoprenantojn surprizigos interesaj kaj tute nekutimaj ekzercoj.

_______

5-monataj kursoj, kun lecionoj okazantaj 1-foje semajne.

La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas, krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la prestiĝa, internacia EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.

Limdato por aliĝi:  27 novembro 2022 (aŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj).

Pli da informoj pri la kursoj: https://bit.ly/37MIYye

(aŭ    https://docs.google.com/document/d/1JvimMeNl-nc3VJhi44f6NjbzDuaZvepiVRl0BYdEW5c/preview)

 

Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com  (ni publikigas la adreson de la kursoj en tia kontraŭ-spama formo).

 

Invitas vin kore

Maria Majerczak

Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato