Memortago pri Valdemar Langlet

"La Ondo de Esperanto" publikigis la decembran liston de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en  https://sezonoj.ru/2022/12/decembro-10/, inter ili:

17. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Valdemar Langlet (Lanlé, 1872-1890-1960), sveda ĵurnalisto, diplomato kaj pioniro de Esperanto, ricevinta kun sia dua edzino Nina la honoran titolon “La justulo de la mondo” pro savado de judoj el la nazia persekutado en Budapeŝto (1944-45), kunfondinto kaj la unua eldonanto (1895-97) de la gazeto Lingvo Internacia, organizinto kaj realiginto (kun E. Etzel) de la unua internacia vojaĝo per Esperanto (Finnlando, Ruslando, Rumanio, Aŭstrio-Hungario, Germanio), kunfondinto kaj la unua prezidanto (1896-1909) de Sveda Esperantista Societo, aŭtoro de Esperanto ett korrespondens- och turistspråk (1896) kaj Kanto al la fago de paco (kun muziknotoj de C. Adelsköld, 1897).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 165-166).