La Esperanta versio de Vikinovaĵoj tre vigliĝis lastatampe. Novaĵoj pri mondaj okazaĵoj aperas praktike ĉiukaze, kaj ofte tre rapide. Ankaŭ la lingva nivelo ĝenerale ŝajnas bona, kio ne estas memklara en retejo, kies artikolojn kiu ajn povas krei aŭ redakti.
La retejo Vikinovaĵoj estas administrata kadre de la fondaĵo Vikimedio, kiu estis fondita en 2003 kiel tegmenta organizaĵo de Vikipedio. La anglalingva retejo de Vikinovaĵoj estis kreita en 2004, kaj la versio en Esperanto ekzistas ekde 2010. Dum sia dekjara historio la retejo havis pli kaj malpli viglajn periodojn, sed en 2019 ĝi klare aktiviĝis.