Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon RETE en junio-julio?
UEA anoncas tri ekzamenperiodojn por la jaro 2022:
• en junio-julio estos eblo rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi [17-19 de junio - C1], [24-26 de junio - B2], [1-2 de julio - B1]
• en aŭgusto dum la UK kongreso estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj kaj
• fine de novembro en la malnovaj formoj, kadre de la Tutmonda Ekzamentago ni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.
Se vi interesiĝas, bonvolu plenskribi la enketilon ĉe: https://forms.gle/gdBMVRsHzNaoZ7ci9