Bonvolu rigardi la unuan epizodon de la ĉeno, kiu jam atingis la trian kaj baldaŭ atingos la kvaran:
https://www.youtube.com/watch?v=bPVxzp1Iw_M&t=70s
kaj poste partoprenu. Filmu vin mem, ne estas malfacile. Ankaŭ mi sukcesis fari. Jen konsiloj pri la kielo:
Registru vin per STABILA, HORIZONTALA kamerao, telefono, komputilo, ktp. Plej bone, la formato de via filmo estu MP4.
Paŝo 1: Ekfilmu, kaj Rigardu dekstren.
Paŝo 2: Entendu vian dekstran brakon ĝis la mano malaperos el la ekrano/kadro.
Prenu vian elektitan objekton en la manon. Helpas se nevidebla persono metas ĝin en vian manon.
Objektoj ligitaj al Esperanto kaj al instruado/lernado estas bonvenaj, sed ĉia interesa objekto funkcios.
Paŝo 3: Portu vian objekton en la ekranon, rigardu ĝin, kaj reagu al ĝi.
Paŝo 4: Montru la objekton al la spektantaro, metu la objekton en vian maldestran manon.
Paŝo 5: Rigardu maldekstren, kvazaŭ vi rigardas al alia persono
(Helpas, se ja estas tie vera persono.)
Paŝo 6: Etendu vian maldekstran brakon tiel ke la mano kaj la objekto malaperu el la ekrano/kadro.
Paŝo 7: Finu vian filmeton kaj sendu ĝin al
Se ĝi ne estas peza, vi povas sendi rekte aldone al ret-mesaĝo. Alimaniere, vi povas uzi servojn kiel wetransfer.com por senpage sendi pli pezajn dosierojn.
Redaktadon/poluradon/muntadon de via filmeto faros Max Garcia kaj ILEI.
Via filmeto daŭru proksimume 10 – 20 sekundojn.
Amike
Renato Corsetti
https://www.youtube.com/watch?v=bPVxzp1Iw_M&t=70s&authuser=0